Wednesday, July 27, 2016

Kelkaj pensoj okaze de la statuta reviziado

Kelkaj pensoj okaze de la statuta reviziado
 
Probal Dasgupta, 27.7.2016
 
Revizii statuton kaj gheneralan regularon donas okazon ankau por pli rekte rigardi sin kolektive en la spegulo. Ne chio, kion ni vidas, devus au povas eniri procezon de formalaj revizioj de io institucia. Tamen, estas bone intershanghi niajn pensojn.

Ne estas mia tasko doni superrigardon pri la tute validaj klopodoj de aliaj: ni chiuj konstante -- kaj kritikeme -- spektas la tutan scenejon kaj pli-malpli scias, kio jam okazas. Mi tial nur mencios tion, kion mi volas aparte aldoni al la bildo.

(A) En lingvaj kaj kulturaj fenomenoj, malgrau longaj klopodoj fare de brilaj fakuloj, montrighis ege malfacile atingi interkonsenton pri la idealoj. Serioze dirite -- tute ne estas klare, sur la lingva au kultura tereno, kio estas justa. Tute ne estas klare, kiaj shanghoj en ies praktikoj au chies praktikoj pliegaligus la shancojn de la partoprenantoj en instituciaj procezoj au en neformalaj medioj. Fakuloj pri la justeco, inkluzive esperantistajn fakulojn, delonge debatas tiajn temojn en LPLP kaj aliaj forumoj. Kiu legas la referajhojn, tiu tuj trovas, ke la debatoj estas ege frustraj. Chiuj klopodas transpreni la ideojn kaj argumentojn pri malegaleco kaj diskriminacio el soci-ekonomiaj problemterenoj kaj apliki ilin al lingvaj kaj kulturaj fenomenoj. Sed neniu ech teorie demonstris, ke tia transpreno estas farebla au valida. Kaj en la praktiko niaj informotoj en la ghenerala publiko estas ege skeptikaj pri la ideo de lingvaj kaj kulturaj rajtoj. Tial ni devus ne meti chiuj niajn ovojn en tiun korbon. Kiaj aliaj perspektivoj povas esti pripensindaj?

(B) Nu, kio se ni pravus ke "io putras en [la mondo]" rilate al la lingvoj kaj la lingvolernada shargho, sed se nia nuna aliro al tiu malbonodoro montrighus draste maltauga? Konsideru ekzemple la ideon de Christian Declerck, esploritan en unu-du liaj romanoj, ke la trudado de granda lingvo en nian vivon suferigas nin kvazau sekse, kvazau per tia trudado oni seksperfortus nin, char perforti niajn lingvaj kutimojn estas perforti nian intiman, privatan ekziston. Kio, se tiu aliro kondukus multajn el ni al tute alia diagnozo de la suferoj kauzataj de lingva dominado? Se pro tia diagnozo ni trovus nin gravitantaj pli al la movadoj de virinoj au gejoj ktp, kaj malpli al la etnisma perspektivo, al kiu gravas konservi la lingvan diversecon per tradiciaj metodoj de agitado kaj mobilizo? Se pro tia diagnozo ni movus nian fokuson for de la sociaj kaj instituciaj demandoj, kiuj kutime obsedas nin? Se ni emus dedichi pli da atento al la ideoj de Claude Piron pri la 'felichigado' kaj enfokusigus la interpersonan dinamikon au la psikologion?

(C) Kaj, kio se iuj inter ni okupighus pri la sporto kaj la 'industrio' de plensano, al kiu gravas plialtigi nian kapablon bone farti, tauge manghi, tauge ekzerci nin, enplekti la ekzercighemon en chiutagajn kutimojn kaj tiadirekte fasoni nian libertempon? Kio, se Esperanton mem tiaj samideanoj prezentus kiel metodon maksimumigi la eluzon de nia potencialo por la plensanigho, por la farto-plibonigo?

(Ch) Certe la ghis nun chefa okupigho pri demandoj de justeco, egaleco ktp kaj la ligitaj instituciaj mobilizoj rilate la jurajn rimedojn por konstitucie pliproksimigi niajn sociojn al tiuj idealoj ne chesos aspekti grava al multaj el ni, precipe al la 'movada elito' tradicie atenta al la prioritatoj de UN kaj Unesko. La kontinueco gravas, kaj feliche la inercio garantios ke ni konservos ghin. Do plej vershajne homoj emantaj al la psikologiaj preferoj en alineo (B) au la preferantoj de la korpa-mensa sanismo de alineo (C) hisos flagojn de 'malplimultoj' en la Esperanto-movado. Sed eble tiuj tendencoj trovos motorojn kaj farighos reliefaj? 

Chu ni scipovos dedichi al tiaj tendencoj taugan atenton sen strange tordi niajn universalan kaj landajn/ fakajn statutojn por enshovi fantaziajn eblojn de agadoj sen reala bazo? Chu ni scipovos kombini la aventuremon de novaj ideoj de tiu speco -- kie oni sin demandas kiamaniere Esperanto povas prezentighi kiel novtipa kaj ekscita ideo al ni mem kaj al varbotoj -- kun la aferista prudento, sen kiu la financaj sango, limfo kaj spiraero de nia kolektiva korpo ne povos sane flui? Almenau demandoj kiel (B) kaj (C) certe povas esti esplorataj en la ekzercoj kaj ludoj, per kiuj plenighas programeroj 'distraj' en niaj diversformataj renkontighoj. Sed chu havas sencon sugesti, ke ili povas krei alternativan diagnozon pri la malboneco de la nuna lingva-kultura ordo, kie fortuloj dominas kaj subpremas malfortulojn? 

Chu eble ni diverse serchas manieron povi diri, ke la intuicio pri la maljusteco de la nuna lingva ordo estas valida, sed ke el tio ne sekvas, ke ni scias, kiamaniere konstrui justan mondon chi-rilate, kaj ke Esperanto estas unu elemento en justo-cela mozaiko, de kiu ni ankorau ne sukcesis klare identigi (kaj ligi al niaj laboroj) aliajn gravajn mozaikerojn?

Mi estas absolute certa, ke el la chi-supraj alineoj tute ne sekvas proceduraj proponoj, kiuj iru al la Komitato de UEA. Mi skribas tial al la membraro (inkluzive de membroj nun cheestantaj la kongreson en Nitra), kaj ne al la estraro. Lau mi, indas en la nuna, shangho-konsidera momento, kovi kelkajn ideojn de tiu chi ghenerala speco, kiuj koncernas niajn okupighojn kiel ordinaraj esperantistoj, kaj kiuj neniel rilatas al la detaloj de nova statuto de tiu au alia el niaj organizajhoj. Reviziante statutojn kaj regularojn, ni chiam revenas al chi tiaj gheneralaj sed konkretaj pensoj pri tio, kion ni entute faras.

Espereble el tio chi iuj elementoj aperos al vi utilaj. Dankon pro via atento.