Friday, March 23, 2012

Respondo al Zbigniew Galor


Kara Zbyszek,

Mi gratulas vin pro via dismeto de gravaj pensoj en via artikolo _Kvar vizioj_, kiun mi legis en la retpagharo de _La Ondo de Esperanto_ -- jen la ligo --

Mi havas la impreson, ke reagante al viaj pensoj, mi eble sukcesos atingi tiujn multegajn geamikojn, kies propraj opiniesprimoj ankorau ne atingis miapercepte tian klarecon, ke rekte responde al iliaj tezoj mi povu prezenti la miajn.

Mia kerna penso estas, ke en la Esperanta movado ni ne scias, kion atendi, kaj ke tial ni havas malfacilon lerni tauge atendadi. La rezultanta malpacienco aperas diverse, foje en la formo de deprimigho kaj aliaj negativaj reagoj. Mia propra reago al tiu nescio kion atendi estas kalve kaj solve akcepti la nescion mem kaj lasi, ke la vivo iom post iom malkashu al ni la atendeblojn. Dum ni -- en la vortoj de Grabowski en _La tagigho_ -- "velas kun ghoj'/ al verda haven' de l' homaro", ni dumvojaghe lernas, kian havenon atendi.

En la komenco nia movado funkciis en mondo estrata de tiranoj kaj de la maldemokrataj institucioj de koloniaj rilatoj inter landoj regantaj kaj landoj regataj. Ech sub tiuj cirkonstancoj, kiuj povus shajni kapablaj sufoki chian bonfareman movadon, niaj pioniroj havis la vizion, kuraghon, riskemon kaj persistemon por lanchi gravan iniciaton kaj florigi ghin kiel vivipovan lingvanaron. Poste la internacia situacio plibonighis preter niaj atendoj. En la Ligo de Nacioj oni ekkreis mondvastan intershtatan aranghon, kaj en tiu kadro oni jam dekomence akceptis principe la neceson malmunti la imperiojn. La fakton, ke en tiu Ligo la frua klopodo instali Esperanton per suflorado al diversaj registaroj ne funkciis, ni devas tauge interpreti en la historia kunteksto. Imagu mondon, en kiu la Ligo estus instalinta Esperanton en chiuj lernejoj kaj instancoj ekde 1923, kaj en kiu baldau poste la malmunto de la koloniismo kreus novajn naciajn egoojn en la sudaj landoj. Al tiuj naciopaj egooj nepre shajnus, ke Esperanto estas io haste instalita de la blanka reghimo ghuste antau sia retirigho de la koloniestrara rolo, kaj ke tiun heredajhon oni nepre malmuntu. Ech tiuj, kiuj ne volas rekte prighoji la francan vetoon en la Ligo de Nacioj, almenau repensu sian emon rigardi ghin kiel katastrofon.

Mi ne estas fakulo pri la historio de la Ligo, sed miakomprene ghi estis areno por la shtatoj kaj multege malpli (se entute) atentis la vochon, tiam chiuokaze malfortan, de neregistaraj organizajhoj kiel la nia. Unuighintaj Nacioj estas grave pli bona dua malneto de la ideo de la Ligo de Nacioj. Ghi dekomence atentas la neregistarajn organizajhojn, kaj pere de siaj fakaj organoj okupighantaj pri la sano, la nutro, la komerco, la eduko ktp ghi evoluigis mondskalan intertraktadon. En tiu intertraktado, vochoj ekster la shtata egido kapablas prezenti vidpunktojn urghe atentendajn kaj science au kulture pravigeblajn, sed -- pro manko de potencaj disvastigantoj -- ankorau ne apogatajn de la (foje iom haste kaj shablone pensanta) ghenerala publiko kaj ghiaj registaroj. La esperantista movado discipline obeas al la ludreguloj de tiu sistemo. Ni ja ne eraras, farante tion. Sed ni esprimadas iomete tro da maltrankvilo pri tio, chu aliaj en la UN-sistemo apogas nin kaj helpos atingi nian celon iel-tiel instali nian lingvon. Ni lasis al ni tro intense kaptighi en la UN-ludon. Tio, malgrau la graveco de la ludo kaj ghia pliboneco kompare kun tiu en la Ligo de Nacioj, estas lau mi eraro.

Estas same erara la diagnozo, ke Esperanto chi-momente estas treege fora de la sukceso, kaj ke la lastaj jardekoj nenion atingis. Pensante tion, ni reagas chefe al la fakto, ke post 1989 iuj landoj, kies shtataj strukturoj pro tute specifaj kialoj pretis finance kaj administre apogi esperantlingvajn instituciojn, retiris tiun apogemon. Legi tion kiel malprogreson au neprogreson de Esperanto montras lau mi malemon vidi la realon.

La realo estas, ke diference de la malfrua deknaua jarcento, nun trovighas scienca situacio, en kiu neniu lingvisto au socilingvisto plu prezentas serioze la tezon, ke la etnaj lingvoj estus nature, organisme estighintaj kaj vivantaj kaj havus pronaturan prioritaton. Chiuj fakuloj agnoskas la socian konstruitecon de la normigita lingvo de shtata au eduka funkciado, kaj la rolon de la elito kaj la potenco en tiu konstruiteco. Aliflanke, pro la diskonatigho de la komputilaj lingvoj, la ideo mem de artefaritaj lingvoj estas banala. Esperanto ja ne havas multegajn lingvistajn geamikojn, efektive. Sed la nuna stato de la prilingvaj sciencoj estas tia, ke nur la manko de interparolado inter specifaj terenoj (inter la gramatiko kaj la socilingvistiko, ekzemple, au inter la literatura teorio kaj la lingvistiko) faligas la esperantistajn proponojn en truon, kie neniu agnoskate serioza prilingva fako en la universitatoj kovus autoritatajn reagojn al niaj argumentoj. Resume: ni ne plu havas tiujn teorie memfidajn kaj de la publiko adoratajn organecistajn malamikojn en la prilingvaj fakoj, kiajn ni havis ghis almenau Montevideo.

Tiu chi realo estus multege pli serioze atentata, se la nuna SAT ne estus gvidata de personoj, kiuj malgrau siaj nekredeble altaj kvalito kaj meritoj simple ne interesighas pri lingvaj demandoj. Miakomprene SAT estis la loko, kie oni avangarde esploris la idean enhavon de la esperantista areno de pensado, kun plena atento al la sciencaj kaj artaj avangardoj ekster la verda geto, sed tamen florigante mondnivelan kulturon en nia geto mem. Estas utile memori, ke iam SAT aranghis redakti kaj eldoni la Plenan Vortaron kaj la Plenan Ilustritan Vortaron, kaj ke la programo de tiuvoja memklerigho -- el kiu venis tiel gigantaj autodidaktoj kiel Miyamoto masao -- estis kerna en la memkompreno de SAT.  Mi pensas, ke SAT aperis responde al la fakto, ke tiuepoke la chefa polusigho estis la klasa kaj postulis intertraktadon en la nordaj landoj mem kun portempa flankenmeto de la sudaj landoj. Sed nun la tutmonda demando nordo-sudo bezonas alitipan respondon -- eble reinventon de SAT mem, kial ne, au eble reagordadon de chiuj tegmentaj Esperanto-organizajhoj vide al la demando nordo-sudo.

Mi kutimas pajaci por ebligi, ke la multegaj homoj, kiuj ne reagas al miaj proponoj, sentu sin komforte en la kompreno, ke ilia ignorado estas valida reago al tio, kion ili legas kiel limojn de mia persona kapablaro.  Fakte tiu ignorado apartenas al la ghenerala malemo de la nuna esperantistaro serioze atenti la sciencan situacion rilate al la prilingva sfero.  Tamen ghuste en tiuj sciencejoj kovighos la ideoj, per kiuj la neregistaraj organizajhoj povos nutri la UN-procezon -- au ghiajn posteulojn en eble subite aperonta nova monda ordo. La akutigho de la media krizo kaj la sensolveco de la energiproblemo ekagnoskata post Fukushima povas subite direkti la homaron al novaj instituciaj formoj, kiujn neniu nun kapablas antauvidi, kaj ni devas esti pretaj subite refari chiujn niajn komprenojn.  Dume certe restas utile remachi niajn kutimajn machajhojn.  Mi nur pledas por iom da pripensado pri tio, kion ni metadas sur la tablon.

Agrablan machadon. En via propra kazo, Zbyszek, eble mi dismetu la machendajhon pli persone; sendepende de la estonteco de SAT kaj similaj organizajhoj, mi petas vin, Zbyszek, iom konsilighi kun Ilona pri la situacio, kia shi perceptas ghin, en la prilingvaj sciencoj; vi ne bezonas kredi min! Konsideru ekz shian debaton kun Alicja pri la ekzisto (lau Ilona) au neekzisto (lau Alicja) de specife Esperantaj agordoj en ni diru la pragmatiko. Chu tia debato estintus ech pensebla en 1910, ekzemple? Demandu vian edzinon, mi petas. Kaj eble revenu poste al _La Ondo de Esperanto_ au aliaj forumoj.

Amike

Probal

Labels:

4 Comments:

At March 23, 2012 at 10:27 PM , Blogger Mirejo said...

Detalo: UN ne havas la ghustan nomon. Unuighintaj ne estas la nacioj, sed la registaroj. La naciojn oni trovas che la NROj.
Due: la ONDO pridemandis 4 personojn. Mi ne estas kontenta pri tiu elekto.

 
At March 26, 2012 at 11:32 PM , Blogger Mukur said...

Dankon pro via komento, Mirejo (vian opinion dividas pluraj membroj de la Akademio de Esperanto, kiuj fakte esperas baldau pripensi bonajn difinojn de la vortoj _nacio_, _shtato_, _regno_, _lando_ kaj proponi la sisteman uzon de _subshtato_ por federeraj provincoj (por ne perdighi en lauregione diversaj vortoj kiel _gubernio_, _prefektejo_ ktp).

Mi kopius chi tie la komenton de Roy McCoy, sed li afishis en la listo uea-membroj, kaj mi ne rajtas sen lia permeso reafishi ghin chi tie. Legantoj, kiuj havas aliron al uea-membroj, bonvolu legi tie lian afishon.

Responde al lia komento, mi nun verkos duan blogan afishon chi-teme.

Amike

Probal

 
At April 1, 2012 at 9:24 AM , Blogger Gary said...

SAT estas ne nur gvidata, sed ankaŭ plimulte loĝata de personoj, kies ĉefa intereskampo ne estas lingvoj kaj lingvistiko. Propra SAT-tipa lingvopolitiko ankaŭ ne estas. Ĝis nun mankas memstara ideumado pri lingvaj rajtoj, ekzemple. Pri SAT mi mem ŝatus interalie, ke ĝi helpu difini la socian rolon de Esperanto kiel faktoro por sennacieca, por kiom eble plej da homoj alirebla partoprena kulturo. Ke ĝi interesiĝu pri la nordo-sudo-problemaro diktas jam tio, ke la kernaj tavoloj de la monda proletaro nun loĝas sude.

 
At April 1, 2012 at 9:25 AM , Blogger Gary said...

SAT estas ne nur gvidata, sed ankaŭ plimulte loĝata de personoj, kies ĉefa intereskampo ne estas lingvoj kaj lingvistiko. Propra SAT-tipa lingvopolitiko ankaŭ ne estas. Ĝis nun mankas memstara ideumado pri lingvaj rajtoj, ekzemple. Pri SAT mi mem ŝatus interalie, ke ĝi helpu difini la socian rolon de Esperanto kiel faktoro por sennacieca, por kiom eble plej da homoj alirebla partoprena kulturo. Ke ĝi interesiĝu pri la nordo-sudo-problemaro diktas jam tio, ke la kernaj tavoloj de la monda proletaro nun loĝas sude.

 

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home