Thursday, October 20, 2011

Resumo por strategiemaj legantoj de _Loghi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo_

Resumo de _Loghi en homaj lingvoj_ prezentita en la Strategia Forumo 2011 Kopenhago

Probal Dasgupta

Mia libro _Loghi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo_ prezentas esperantismon intime ligitan al la tradukologio, la semiotiko kaj la lingvoscienco. Trovighas en tiu prezento samtempe analizo (do teoria kompreno) kaj tagordo (do praktikaj sekvoj). Organizan kadron liveras la kognoscienco; ghi estas avangarda interfaka esplortereno, kie renkontighas la filozofio, la psikologio, la lingvistiko, la biologio, la komputiko ktp. La libro tezas, ke la lingvoj shlosile ankras sin ne nur en v o r t o j sed ankau en n o m o j.

Ech kleraj geamikoj en Esperantujo unuavide ne komprenas, kial tio povus esti grava. Tial mi aparte emfaze prezentu la gravecon de la nomoj en tiu chi bildo.

Lingvo konsistanta nur el vortoj povas teorie esti eterna, sentempa, senloka, senpersona. Ghi ne havas situon en la tempo kaj spaco de la homa historio. Lingvo ankranta sin en nomoj devas pere de tiuj nomoj elekti iujn personojn, lokojn, landojn, instituciojn kiel konatajn, kaj do registri specifajn historiajn rilatojn chirkau tiuj konatecoj kaj konantecoj.

Tiu natursciencema lingvistiko, kiu estighis ekde la strukturismo de la frua dudeka jarcento kaj science floras ekde la generismo de la malfrua dudeka jarcento, ne havis utilan teorion de la nomoj. Tial la nomoj longe aspektis kiel embarasa pruntajho en la homan lingvon el iu ekstera, neanalizebla fonto. Tiu chi situacio shanghighis nur en 1967, kiam aperis la verko _De la grammatologie_ de la franca filozofo Jacque Derrida; li per tiu libro lanchis specifan inicaton nun ofte konatan sub la etikedo ‘postmodernismo’. Derrida tie hipotezis, ke per la nomoj chiu lingvokomunumo kreas al si demografian kaj historian mapon, kies strukturo subkomprenigas historion kaj dialogas kun la rakonta kaj scia tradicio portata de la tiusociaj saghuloj. Li plie hipotezis, ke la homa lingvo kaj la nomoj estas samaghaj. Pro tio li rezonis, ke do la prakapablo paroli kuntiris principe la prakapablon skribi – kvankam empirie la efektiva skribarto naskighis jarmilojn post la parolarto.

La genera lingvistiko oficiale daurigis la ideologion de la strukturistoj kaj tial restis che la parolchefiga bildo de la homa lingvo. Sed specifa iniciato en la genera sintakso – la teorio de la nomoj proponita de Giuseppe Longobardi en 1994 – ebligas sciencan pontofaradon inter la genera sintakso kaj tiu parto de la postmodernisma laboraro de Jacques Derrida, kiu tushas la lokon de la nomoj en la homa lingvokapablo.

Tio chi principe gravas por la esperantismo pro kialoj jam identigitaj de Vilmos Benczik. Se la ghenerala lingvistiko preteriras la parolchefigan stadion, tiam la lingvistoj chesos tiel kerne okupighi pri la eventualaj radikoj de la etnaj lingvoj en la nekonscio kaj aliaj eksterhistoriaj terenoj. La lingvistoj allasos, ke la skriba lingvo estas valida esplorobjekto, kaj ke la lingvistiko ne rajtas forigi el sia esplortereno la konsciajn decidojn de la homoj rilate la lingvajn realajhojn. Tiam la fakuloj pri la lingvoj sekvos la tendencon jam lanchitan de tiuj nuntempaj fakuloj pri la literaturoj, kiuj sin nomas postmodernismaj. Unu sekvo estos, ke la aktuala ignoremo al Esperanto, kiun oni trovas che la lingvistoj pro tio ke Esperanto ne estas la ekskluziva denaska lingvo de iu ajn parolanto, chesos bari la komunikighadon inter la esperantistoj kaj la lingvistoj.

Nun mi venas al la specifaj esperantismaj inciatoj en mia libro.

La fundamenta nova propono koncernas la loghpunkton de la ordinara civitano en siaj homaj lingvoj. Shi/li inicighas kiel infano en m i k r o k u l t u r a n l a n d e t o n de siaj gepatroj, vartantoj, kamaradoj, amikoj, konatoj. La nomoj de tiuj personoj, de iliaj loghvilaghoj, loghkvartaloj, klavportaloj, loghurboj, loghlandoj, laborejoj, estas nomaro kiu, suplementate de rakontoj kaj porinfanaj versoj, kreas por la infano senpere sperteblan l a n d e t a n p e j z a g h o n. La civitano poste eduke suriras m a k r o k u l t u r a n k o m p r e n a n p o d i o n, super kiu nubas io nomata de mi la n u b z a g h o de ikonaj nomoj prilernataj. Temas pri chefurboj kaj aliaj chefajhoj, pri chefministroj kaj aliaj estruloj, pri korifeoj kaj aliaj brilsteloj de la artoj, la sciencoj, la komercoj, la metioj, la sportoj.

Multaj el vi rekonos en tiu bildo la konstruighon de la i d e o l o g i o, per kiu oni formas el la infano maturaghan homon apartenantan al specifa kulturo. Vi chiuj scias, ke la ideologiojn regas la naciaj elitoj.

Post tiaj infanagho kaj plenkresko sub la gvido de sia kulturo kaj ties tagordo-establa elito, la serioza kaj do principe pri-chiu-tereno-simetriema-reciprokema civitano tamen aspiras tute persone loghi en vera kaj justa k o s m o, sub la lumo de civilizo sendependa de elitaj mensogoj disdonataj de la instruejoj kaj la amaskomunikiloj, kaj stari en tiu kosmo sur propra i n d i v i d u a, m i k r o c i v i l i z a p o d i e t o.

Kiuj dementos la elitajn mensogojn kaj donacos al la civitano tiun g a j a n p o d i o n por ke shi/li estu inda gasto de la homa kosmo?

Tie chi enpashas Esperanto. Ghi estas puriga kristalo – ghi konsistas el senhalta, kvieta intertraktado serchanta mezojn kaj inkluzivemojn kaj auskultemojn. Per tiu magia kapablo ghi forkribras la elitajn mensogojn. Ghi helpas la civitanon pure kaj persone stari sub vere s i a homa chielo. Tial la tre privataj konfesromanoj ekde Karolo Pić, la dancanta hetajro, kaj multaj aliaj.

Provante tion fari, la esperantistoj chiam apogighas je la magia simbolismo de la travidebla afiksa sistemo, kiu permesas al la lingvo reliefigi kelkajn bazajn radikojn kaj elstarigi la konceptajn rilatojn inter diversaj vortoj – rilatojn esprimatajn de afiksoj. Tiu simbolo helpas al la esperantistoj chiam strebi kompreni la homan bazon, kiun simbolas la baza radikaro de tiu chi unika homa lingvo. Ni jam antauscias, ke tiu homa bazo ne povas esti la proprietajho de iu nacia elito.

Ni batalas do kontrau la arbitraj emoj kaj kapricoj, kiuj regas tiun au alian etnan kulturon, kaj kiuj esprimighas en la idiotismoj kaj leksikaj neregulecoj de tiu au alia etna lingvo. Kial do niaj romanoj reliefigas la personajn kapricojn? Char ghuste che la individua rajto propraguste kaprici oni kapablas firme stari kontrau la shablonaj arbitrajhoj, kiujn nia nacia elito (au iu imperia alinacia elito) provas trudi al ni.

La instinkto kaprici foje pelas nin al tro idiotismaj, tro egoismaj stiloj. Esperanto helpas nin pli kaj pli klere sekvi nian stilan vojon, kaj tiamaniere unue nutras nian egoismon, sed iom post iom reedukas chiun el ni al malsovagha, personeco-kreskiga, malavara, auskultema versio de nia persona kapricemo.

Strategia sekvo, kiu pausas la inisman sloganon “la persona estas la politika” de la sesdekaj jaroj: _la persona estas la kulturpolitika, la landokritike kontraukoruptisma_. Por publikaj procedoj, por diafaneco, kontrau enkoteriaj kashinterkonsentoj, kontrau la diigo de la hazardludeja bonshanco en la publika spaco.

La individuan kapricemon nia Esperanta kristalo reedukas al historiemo – al la emo krei vere klaran, verdiran mondan historion, kiu rezistas la malklarigajn, malvero-nutrajn nubzaghojn. Plej distile tiu reeduko okazas en la poezio (demandu pri tio Balduron Ragnarsson kaj aliajn poetojn) – sed la tasko de niaj strategiantoj estas disvaste regeometrii la poezian kernon de nia “interna ideo” en la prozon de la komputilaj portaloj kaj aliaj kvartaloj.

Labels: ,